Negxbloveto

Rusa popolkanto.

Blovas vento neĝon kaj balaas for,
sekvas neĝon la amat' de mia kor',

Refreno:

Haltu, halt', ho, halt', vi mia belulin',
lasu do admiri, karulino, vin!

Belvizaĝon vian, ĉarmon de l'statur'
mi admiras ĉiam, ĉiam kun plezur',

Refreno

La beleco via tute sorĉis min,
pro la am' al vi suferas mi sen fin'.

Refreno

(denove la unua strofo kun refreno)

  • negxbloveto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)