Uzantaj iloj

Retejaj iloj


negxo_dancas

Neĝo Dancas

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Neĝo dancas en la stratoj
jen sezono de mallum' kaj malfeliĉ'
vi atentu plej singarde
kontraŭ nokta superstiĉ'
lumigu kandelon
memoru en nokta hor'
mi ĉiam sopiras al via varma kor'

Refreno:

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum'
ĝis ni kune ekrigardos
la vizaĝon de la sun'

Vento frapas al fenestro
ni ŝirmiĝas inter muroj de solec'
serĉas lacaj en la sonĝoj
mondon de alia spec'
sed kara, mi petas
ne fuĝu al la memor'
mi ĉiam sopiras al via varma kor'

Refreno

En nokta silento mi revas pri vi
kaj skribas al vi leteron
mi petas vin helpi min trovi la vojon
por serĉi la vivmisteron

Refreno

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de mallum'
ĝis ni kune ekrigardos
la vizaĝon de la sun'
Ho kara!
en vintraj noktoj
ni ne estas solaj
iru kun mi

Kara, gvidu min trankvile
en la laborinta nun'
ĝis ni kune ekrigardos
la vizaĝon de la sun'
Ho kara!
post la mallumo
somero revenos

negxo_dancas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)