Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_amas_la_tutan_mondon



Ni amas la tutan mondon!

TekstoGabriel Aresti
E-tekstoRenato CORSETTI
KantasMarĉela FASANI

Fama eŭska protesta kanto pri malnaciismo.
Famiĝis en Esperantujo pere de la sonkasedo de Marĉela: Venos liber' - eldonita de Edistudio, en 1979.

Internaciismo ne estas aparta propraĵo de grandaj popoloj, kiuj ofte ŝatas elmontri ĝin.
menroa doktrino: politika gvidideo formulita unuafoje de la usona prezidanto Monroe sed ade aplikita de ĉiuj liaj posteuloj. Laŭ ĝi usono rajtas “protekti” amikajn landojn kontraŭ aliaj “protektantoj”. Komence ĝi rilatis nur al suda ameriko

Teksto

marcxela_venos_liber.jpg

Refreno:

Nin ja malŝatas fremda ul' ,
ĉar nia lando estas nul' .
Certe estonte, je nia dio,
bonus ĉi lando iom pli,
sed tutan mondon nia gent'
amas kun malnacia sent' .
Malnaciismo: plu por ni estas
korenportanta vivo-venk' !

Nobla raso libere loĝis Amerikon,
ĝi ne tute fidis blankan politikon.
Ĉu vi konas la diron en jankia ĵargono:
“Indiano bonas nur sub tomboŝtono” …
El Afrik' ili prenis homojn tre malice,
milionoj vivis ade plu sklavece.
Kaj ankoraŭ liberas ili kun hezito,
oni taksas ilin sterko por milito.

Refreno

Tre ĝentile aspektas la membro-doktrino,
por Sud-Ameriko estas ĝi gaino.
En la nordo pretadas ho mortig-maŝino,
en la sudo pluas ploro kaj ruino.
Teratomo diseris urbon Hiroŝimo
sen enlanden venis demokrat-reĝimo…
Sed triumfis la morto trans normala limo
havis punkt' dekonan parton laŭ kutimo.

Refreno

Nia eŭskopa polo amas tre Afrikon
ke forigu ĝi tuj la blankulan vipon.
Kaj tutkore malamos ni Nord-Amerikon
dum aplikos ĝi potencan politikon.

Refreno

-ls-

Eksteraj ligoj

ni_amas_la_tutan_mondon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)