Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_estas_auxstralianoj

Ni estas aŭstralianoj

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIni_estas_auxstralianoj.mid

Teksto

Mi venis el sonĝtempo el la polva ruĝa ter',
Estas mi la pasinteco gardita kun fier'.
La invadantojn vidis mi de sur la kliforand',
Sennombrajn jarojn mi loĝadas en ĉi tiu land'.

Refreno:

Unu grup', sed multaj gentoj de ĉiu
land' alvenis ni tien ĉi,
Kaj kantas ni, per unu voĉo
“Estas aŭstralianoj ĉiuj ni.”

En ŝip' por kondamnitoj venis mi de trans la mar',
Sub la vipo mi kultivis la teron de l’kampar'.
Mi estas esploranto, bienulo kaj urban',
Krimul’ kaj liberul', fariĝis mi aŭstralian'.

Refreno

Mi estas Keli1) la bandito, estas mi aŭtor',
Pionira laboristo, kantisto kaj aktor'.
Mi estas Namatĵiro la pentrist' kun mondofam',
Valsigas mi Matildan, estas mi aŭstralian'.

Refreno

Mi estas la dezerto kaj la nigra riĉa grund',
Estas mi la montoj, valoj, sekeco kaj inund'
Mi estas la ĉielo kaj la vasta panoram',
La koro de l’ nacio, estas mi aŭstralian'.

Refreno

1)
Ned Kelly ĉevalŝtelisto kaj bankrabisto
ni_estas_auxstralianoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)