Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_estas_junaj

Ni estas junaj

MuzikoM. Englert
TekstoJürgen Brand
E-tekstoOskar Breddermann
E-teksto 2B. RIJPSTRA
Originala titoloWij zijn jong, en dat is fijn

Teksto

Al junul' sin mond' malfermas,
Ho, la bela, vasta mond'!
La sopir', espero ĝermas
Migri kvazaŭ akva ond'.
Fratoj, kapojn ne mallevu;
Stelojn ja ne vidus vi.
Supren vidu, gajricevu
Ĝoju do, ĉar junaj ni.

Ĉu ne kuŝas post arbaro
Tie vasta, fremda land'?
Ĉu sur verda la montaro
Kreskas ne fremdeca plant'?
Trans supraĵoj, kampoj, valoj
Ni migradu kun pasi',
Ĉiam sub ĉielaj haloj.
Ĝoju do, ĉar junaj ni!

Monten! Kaj al ni la suno
Montru vojon tra kampar'.
Se post tag' aperos luno,
Lumos ĝi kun la stelar'.
Ligu la dorssakon, frato,
Migru ni laŭ tradici':
Malgraŭ vento kaj pluvado,
Ĝoju do, ĉar junaj ni.

Teksto 2

Ni estas junaj

Junular'! La vasta tero
Laŭte vokas loge vin.
La deziro kaj espero
El la domo pelas nin!
Geamikoj, kapon levu,
La rigardon al la sun',
Sopirante ni ekvagu.
Pro junec' ni ĝojas nun!

Ĉu ne tie post l' arbaro,
Nin allogas fremda land'?
Ĉu ne sonas ĉe l' ondaro,
Ĉarma, reva ventokant'?
Se ni iras erikejon,
Se ni vagas sur la dun',
Tra arbaron aŭ paŝtejon:
Pro junec' ni ĝojas nun!

Nun do ek! La suno brilos
Sur la vojo, sur kampar'!
Se la nokto nin surprizos,
Nin ja gvidos la stelar'!
Gaje sonos nia kanto,
Malgraŭ pluvo dum promen'.
Nek nin ĝenos vent-vipanto :
Junaj ni, do: sen ĉagren'!

ni_estas_junaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)