Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_laboru

Ni laboru —

Muzikomelodio de: Hr. Peder kasted' Runer over Spange
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Ni sidas kune en agrabla rondo,
geanoj de la Esperanta mondo;
ni volas nin fortigi por nia karlabor',
ni volas nin amuzi; ĉagreno restu for.

Rekantaĵo:

Ni laboru por Esperanto,
ĉarma lingvo kaj pacperanto.
Vivu ĝi!

La mondo estas bela ja kaj granda;
necesas tamen lingvo Esperanta.
Por ĉia kunlaboro necesas komprenil';
la lingvo estas grava, necesa kontaktil'

Rekantaĵo

Okazas ofte, ke ĉe mondkongreso
forflugas saĝaj vortoj sen impreso.
Tri lingvojn jam balbutas la klera kongresan';
kaj tamen lin komprenas nur — hazarda samlandan'!

Rekantaĵo

Se iros ni kun nia Esperanto,
ni ĉiulande estos bonvenanto;
amiko do ni estos al ĉiu verdstelan',
egale ĉu li estas ja Germano aŭ Japan'.

Rekantaĵo

Promesu ni al samideanaro,
ke ne laciĝos ni en vigla faro;
por paco kaj homeco, progreso kaj util'
la Majstra verko estas ja la plej mirinda il'.

ni_laboru.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)