Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_novajn_stelojn_plantu

Ni novajn stelojn plantu sur ĉielon!

MuzikoIbsen Poulsen
Esperanta tekstoTeo Jung
Tiponova teksto

Teksto

En nia temp’ graveda de angoroj,
en nokt' profunda de dolor' kaj duboj,
en sonĝteruroj premaj de inkuboj
ni liberigon portu al la koroj,
esperradion en mallumaj horoj.

Ni novajn stelojn plantu sur ĉielon:
Konvinkon nian kaj idealismon,
kaj nian kredon, firman optimismon,
Kaj super ĉio, kiel Sun-Juvelon,
ni fiksu nian sanktan, altan celon,

Ke ili brilu super ter' kaj maro,
abundan lumon verŝu en animojn,
ĉasante nokton, forpelante timojn!
Ke regu nur la tago, helo, klaro,
kaj vojon jam retrovu la Homaro!

ni_novajn_stelojn_plantu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)