Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_sxangxu_venton

Ni Sxangxu Venton

Teksto kaj muziko de Grigorij AROSEV, 18.06.99

Teksto

Nun
vi
tenas en mano
Tiun ĉi libron, mia infano.
Ĝian kovrilon
ornamas similo
De stranga antikva ventomontrilo.

Ventomontrilo
Ventomontrilo
Ventomontrilo celas okcidenten
Hundoj altiras
predon denten, denten
Ŝtonoj kredas bebajn fabelojn
Suno obsedas senpovajn stelojn

Lernu kernon: jaro post jar'
Disflugas for en la venta ĉar'
Ni ŝanĝu venton
Ni ŝanĝu venton
Veloj en streĉo kaj mastoj en knar'
Ŝipo krevos sur la rokar'
Ni ŝanĝu venton
Ni ŝanĝu venton

Ventomontrilo
Ventomontrilo
Ventomontrilo pikas mian koron
Ĉiu horloĝ'
indikas poron, poron
Ĝustan tempon turni la paĝon
Kaj ensuĉi la mondan saĝon

Inspiroj, esperoj, sed pala destin' -
La lipoj kisas matene ne vi
Ni ŝanĝu venton
Ni ŝanĝu venton
Ĉion klarigas lasta lini'
Ĉiun instigas vorto “neni'”
Ni ŝanĝu venton
Ni ŝanĝu venton

Nun
vi
tenas en mano
Tiun ĉi libron, mia infano.
Ĝian kovrilon
ornamas similo
De stranga antikva ventomontrilo.

Kaj allogas vian atenton
De ĝiaj paĝoj flustra susur'
Vi povas diveni nenion - nur
“Ni ŝanĝu venton…
Ni ŝanĝu venton…”

ni_sxangxu_venton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)