Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_boateto

Nia boateto

Esperanta tekstoJ. van Scheepen
Originala titoloHoe zachtkens glijdt ons bootje

Teksto

Agrable naĝas ŝipo
Sur lago en trankvil',
Boato per remiloj
Moviĝas kun facil'.
Dancantaj ondoj ludas
Ĉirkaŭe de l’ ŝipet',
El inter la arbaro
Aperas la turet'.

Sed kiu ludveturas
Pripensu bone ĝin,
Ke ne jam hejmenportu
Droninta oni lin.
Ŝipeto malfortika
Mallarĝa ĝia rand',
Se mokas vi danĝerojn,
Vi restu sur la land'.

nia_boateto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)