Nia gepatra lingvo

TekstoKlaus GROTH
MuzikoPeter BENOIT
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Gepatra lingvo, kara ton’,
Emociigas min!
Se koro mia estus ŝton’,
Vi povus rompi ĝin.

Vi kapon klinas sen perfort’,
samkiel patrinet’;
Kareso estas ĉiu vort’
Kaj devo ĉiu pet’!

Junec’ aperas antaŭ mi,
Ne plu ekzistas ter’,
Sanige, kiel sunradi’,
Revivas la esper’!

Instigas avo kun kares’:
„Ekpreĝu nun al Di’!”
Kaj pie, kvazaŭ por konfes’,
Kunigas manojn mi.

Profundsentante mia kor’
Per preĝ’ konsolas sin:
Ripoz’ ĉiela post dolor’
Jam estas bona fin’!

Gepatra lingvo, belfigur’
De rasa la fier’,
Se buŝo flustras „paĉjo” nur,
Ĉiela iĝas ter’.

Ne tiel sonas melodi’,
Nek kant’ de najtingal’,
Kaj larmoj kovras tuj al mi
Okulojn per vual’.

QR-Kodo
QR-Kodo Nia gepatra lingvo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net