Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_hiphop

Nia hiphop'

Teksto

KR (Eterne Rima)

Refreno
kvar voĉoj, jes kvar stiloj
hiphop' pli forta ol armiloj
Tone, Platano, Pieĉjo kaj Eterne Rima
filoj de unu granda tutmonda repskol'
la ingrediencoj en verdstela kaserol'̦!

Tone:
Kun verso dolĉa
Mia repo
al vi alvenas
La brusto nun forte batas
Forte tremas
via potenco
kirle moviĝanta la animon
Mi ne povas ĉi-momente makuli
Etan vorton etan rimon
Mi vin respektas
Reputacion vian kaj honoron
En danĝeron mi ne metas
ĉar vian pezon kaj valoron
̦kompreneble mi scias
Mi konas vin tre bone
Oni devas vin aĉeti per koro
Ne akiri vin per oro
Mone – tute ne
estus peko
Se al vi mi nur iras por la ĉeko
Por marĉando
Nemezurebla forto estas vi
Nemezurebla grando
Naskita surstrate
Plena je libero kiel leĝo
Plena je gloro esti fidela al vi
Estas mia dezir', mia volo
kvazaŭ preĝe al vi min direktas
Kvazaŭ leĝe mi vin protektas
Pro tio ke vi estas voĉo de l'sen voĉo̦
Ne racia loko ne rezistebla sorĉo
Mia repo, antaŭenigi vin
Estas mia spiro, mia celo, mia strebo

Platano:
Tri kugloj al via kap', kapitano
Truon kreas al kasked' eĉ titana
Mi ne troigas, nia rep' amasmurdas
Vi ne tro ŝatas, certe jam surdas
Tion kontraŭi estus tiom absurda
Malamik' kuras antaŭ teksto tiel kruda
Frat' de lakt' kun pura art', kara
Jam pli konata ol Pietrzak Barbara
Ĉi du-tri rimoj tiel modestaj
Estas nur rim-krimo. Metodo estas
Ne tro perdi kartoĉon dum spacakiro
Vortoj miaj kortuŝas -- hu plaĉa krio
Jen Platano, hiphopo bombonas
Alta ignoro se vi min ne konas
Danceman sindromon mi al vi donas
Damne, lasi vin dormi mi ja ne povas

KR

Refreno (dufoje)

Pjeĉo:
Ĉiuj frostiĝu! Jen blovas norda vent'
Norda gangstero al vi rapas per Helsinka akĉent'
Estas vico de senerara talent'
Ĝi blovas tra la sistem' per verderaa violent'
Kaŝu la orelojn, jen la pleja krimo
Mi avertu vin pri kontraŭfundamenta rimo:
Ŝanĝa ondo surstrate ekas
La nova sento en-bruste vekas
Dumtempe en Dolchamara ĉefstabo
Fumas stoko da knabo
Vi diras: tio estis merdo
Sed mi kredas je verdo
Se vi dubas pri kvalito,
Ni aldonu amaniton
Aŭ dinamiton
Ha, merdegale!

Refreno (dufoje)

Eksteraj ligoj

nia_hiphop.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)