Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_kanto_vanselow

Nia kanto

Muzikolaŭ la germanaj popolmelodioj “Eine Seefahrt die ist lustig” aŭ “Fritze Bollmann”
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Tie ĉi kaj trans la maro
En Eŭropo kaj Afrik'
Sin komprenas la bestaro
Sama-lingve sen komplik'.

Jen la katoj ĉiu-loke
Sin komprenas per miaŭ'
Kaj la hundoj reciproke
Per la lingvo de l’ vaŭvaŭ'.

Nur ni homoj ne komprenas
Homofraton, kiam li
El alia lando venas
Por-vizite tien ĉi.

Kial tiu tiel stulta
Malgajiga kapturment',
Ke necesas tiel multa
Peno por la homa gent'?

Partoprenu nian kanton
En la lingvo de l’ esper':
Lerau, lernu Esperanton
Ĉie, ĉie sur la ter'.

nia_kanto_vanselow.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)