Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_marsxo

Nia marŝo

MuzikoMelodio de: Stræk din Fod
Esperanta tekstoChristian Hougaard

Teksto

Marŝu nun
sub la bela, brila sun',
la libera belnaturo
logas nin, de griza muro,
nun ni fuĝas en forkuro,
amasiĝas sub la sun'.

Urĝu al
la ĉarmega, vasta hal',
sentu tie fortan ĝojon,
iru nur la ĝustan vojon,
eble la unuan fojon
malaperis la vual'.

Lasu for
malprospero kaj labor',
en la verda fagarbaro,
ĉe la freŝa, sala maro
nin renkontas ĉiam aro
de freŝiga vivhumor'.

Unu — du
ni antaŭenmarŝas plu,
flugas for la viglaj sonoj
sub la verdaj, fagaj kronoj,
forrapidas belaj horoj.
kaj ni marŝas — unu du.

nia_marsxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)