Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nian_puton

Nian puton

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloPod tým našim okienečkom
MIDInian_puton.mid

Teksto

Nian puton granda frosto
kovris per glaci’,
tial akvon en la puto
nun ne havas ni.
/:Prenos mian mi hakilon,
kaj trahakos la glacion
kaj en nia puto akvo
reaperos tuj.:/

Sub fenestro mia eta
floras blanka flor'.
Kial tristas, karulino,
via juna kor'?
/: Pro nenio mi ĉagrenas,
nur la kap' min doloregas,
nur la kap' min doloregas,
ke vi estas for.:/

En ĝardeno ĉe la domo
floras la lili',
diru al mi, knabineto,
kiun kisas vi?
/:Mi neniun knabon kisas,
ĉar la knaboj min evitas,
ili ĉiuj min evitas,
ĉar malriĉas mi.:/

nian_puton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)