Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nigro_kaj_blanko

Nigro kaj blanko

E-tekstoReto Rossetti

Teksto

Per nigra ink', sur paĝa blank'
Ni skribas, legas ja sen mank', ja sen mank'.
Ĉar nun komprenas eĉ infan',
Ke tio estas monda plan', tutmonda plan'!
Per nigra ink', sur paĝa blank',
Ni skribas, legas, ja sen mank', ja sen mank'.

Sur nigra plat', per blanka kret'
La vortoj staras en komplet', en klara net'.
Ĉar jen ni vidas kun sincer'
La alfabeton de l’ liber', de l’ liber'. (2-foje)


Jen nigra beb', jen blanka bub',
Por tuta mondo ja sen dub' belega grup'.
Ĉar scias jam la tuta mond',
Ke tiel kreskas la homa rond; la homa rond'. (2-foje)

De nigra nokt' al blanka tag'
La mondo turnas sin en vag', sin en vag'.
Turniĝas por ke ĉiu nun
Plezuru vice sub la sun', sub la sun'.
De nigra nokt' al blanka tag'
La mondo turnas sin en vag', sin en vag'.

nigro_kaj_blanko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)