Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nokturno

Nokturno

Kantas Amplifiki
Teksto tajpita laŭ aŭskultado

Teksto

Karino mia, estos nun la lasta nokto,
kiam mi havos vin.
Baldaŭ malfruiĝos, la tempo de la ombroj venos,
sekvota de mateno.

Mi ĉiam ŝatis la nokton plej, ĉar tiam ĉio ŝajnas alia ol tage.
La fabeloj, ĉiuj belaj rakontoj tiam iĝas veraj,
kaj mi povas esti
tiel libera kiel birdoj en ĉielo;
nenion timas mi.
Nokte mi sentas min forta kaj sekura,
kaj mi pensas tiel klare.

Karino mia, estos nun la lasta nokto,
kaj vi jam mankas al mi.
Morgaŭ mi iros, kaj mi ne scias, ĉu mi iam rajtas revidi vin.

Kelkajn semajnojn vi al mi donacis.
Tial mi dankas vin.
Ĉi tiuj tagoj certe estis la plej belaj
de mia viv'.

Kelkajn semajnojn vi al mi donacis.
Tial mi dankas vin.
Ĉi tiuj tagoj certe estis la plej belaj
de mia tuta viv'.

nokturno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)