Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nomos_mi_vin_luma_stel



Nomos mi vin luma stel'

TekstoViktor Bokov
MuzikoG. Ponomarenko
E-tekstoLusi RIMON

Kanto en la rusa “Я назову тебя зоренькой”.

Teksto

Trovos mi por kara amatin'
Vortojn fluantajn el kor'.
Nomos per teneraj sonoj vin -
De mia sorto trezor' (2-foje)

Mi vin nomos mia roza flor',
Nur min ne piku per dorn',
Mi vin nomos mia luma stel',
Radiu senlace por hel'. (2-foje)

Mi vin nomos mia rava rev',
Ne transformiĝu en dev'.
Mi vin nomos mia kolombin',
Aŭguru pri bela destin'. (2-foje)

Mi vin nomos mia dolĉa sonĝ',
Nur min ne veku horloĝ'.
Mi vin nomos mia ĝoja kant',
Nur ne degelu en vant'. (2-foje)

Mi vin nomos - la aŭrora ĝoj',
Brilu vi dum ĉiufoj'
Mi vin nomos mia lirla roj'
Fluu ni laŭ kuna voj'. (2-foje)

Mi vin nomos mia sun-diin'
Nur ne bruligu vi min'
Mi vin nomos mia sola am'
Flagru en koro per flam'. (2-foje)

Eksteraj ligoj

nomos_mi_vin_luma_stel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)