Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nova_espero

Nova espero

Muzikomelodio de: La Espero
Esperanta tekstoS. DRIAGIN
Tipoadapto

Teksto

En la mondo blovas nova vento.
Tra la mondo iras forta voko.
En la kantoj de la ruĝa sento
Nun de loko flugu ĝi al loko!
Vokas ĝi al glavo kaj milito
Laboristojn nun de l' tuta tero!
Al proleta klaso turmentita
Ĝi promesas pacon kaj liberon.

Sub standardo ruĝa de ribelo
Kolektiĝas fortaj batalantoj,
Kaj rapide iras al la celo
Kun bataloj kaj kun ruĝaj kantoj.
Forte staris muroj de miljaroj
Inter laboristoj dividitaj …
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per komuna lingvo disbatitaj.

Sur la forta klasa fundamento,
Helpe de la lingvo Esperanto,
Laboristoj iĝos en konsento
Unu granda rondo batalanta.
Niaj bravaj fortaj kamaradoj
En batalo sanga ne laciĝos,
Ĝis la ĉenoj de la perfortado
Por liber' eterna disrompiĝos.

nova_espero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)