Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nova_internacia_kanto

Nova internacia kanto

MuzikoLaŭ franca melodio: Chant du Départ
Esperanta tekstoFr. SWAGERS

Teksto

Nova lumo nun brilas sur vi, maljuna tero,
alte la torĉon svingas ni.
El la lumo radias la paco kaj l' espero,
nur homamecon celas ĝi.
Disputoj nin ne plue dividos,
nin komprenos ĉiu najbar';
en nia kunlaboro nin gvidos
la lingvo de l' tuta homar'.

Rekantaĵo:

Antaŭen do, por Esperanto!
Venu al ni el ĉiu monda land',
vi varbiĝu, varma batalanto,
helpu per parol' kaj per kant'.

Nova sento varmigas la vivon de la mondo.
Esperantisto igas for
la malamon ĉiaman de l' familia rondo,
kie nur frapas unu kor'.
Frapigu ni la koron perame,
por aliaj kvazaŭ ni mem;
ni semu bonan semon ĉiame,
kaj fruktojn produktos la sem'.

Rekantaĵo

nova_internacia_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)