Nova jaro
Teksto | Martin Wiese |
---|---|
Muziko | Martin Wiese |
Kantas | Martin & la talpoj |
Teksto
La jaroj venas kaj malaperas
Pri kelkaj eble vi ne fieras
Kaj se fiaskis la pasinta
Via venonta certe estos la pinta
Refreno:
Nova jaro, nova jaro
Ĵetu ĉion al forges'
Estas ŝanco por refaro
Sed ĉi foje kun sukces'
En vespero de Silvestro
Vi vin konfidas al la diskestro
Kaj volonte li asistas vin per La Bambo
Nun dancu, dancu ĝis doloras la gamboj
Refreno:
Eksteraj ligoj
- Varsovia Vento Elsendoj - La 85a elsendo - la kanto estas ludata en la unua parto
- nova_jaro.txt
- Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
- (ekstera redakto)
Diskuto