Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novaj_kondicxoj

Novaj kondiĉoj

Teksto
Muziko
Mihail Bronsxtejn

La kanto aludas al la fondo de Asocio de Sovetaj Esperantistoj, ASE en la jaro 1979 anstataŭ SEJM - la ĝistiama “sovetia esperantista junulara movado”. La oficialiĝo tamen portis ankaŭ multajn negativajn elementojn, kaj fine rezultis malfortiĝon de la organizita movado.

La lasta strofo estis aldonita poste fare de alia aŭtoro, aludante al la hodiaŭaj ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj…

Videa registraĵo de la kanto dum la UK en Lisbono: https://www.youtube.com/watch?v=6RvSmWW3SGo&t=08

Teksto

Vivis ni trankvile en kutima SEJM,
estis ĝi por ĉiuj ni kvazaŭ kara hejm' .
Sed aperis kaŭzo por ĉiesa mir' –
pri kondiĉoj novaj venis onidir' .

Refreno, 2 foje:

Ho, kiaj ni estas feliĉaj,
ke venis novaj kondiĉoj!

Mi en “Aktuale” – bona informil' –
legis artikolojn, ĉiam kun util' .
Oni rekomendas – eble estas ver' –
legi la informojn hejme, el leter' .

Refreno

Estis konferencoj, vere bona far' ,
interŝanĝis sperton ni ankaŭ en tendar' .
Oni rekomendas – eble estas ver' –
interŝanĝi sperton hejme, per leter' !

Refreno

Estis niaj kantoj, la mistera mond' ,
ĝuis la kantadon ni en amika rond' .
Oni rekomendas – eble estas ver' –
la komunajn kantojn kanti per leter' !

Refreno

Eble mi eraras, fia tumultul' ,
ĉar kondiĉoj novaj (dume) estas en nebul' .
Ĝoju kaj petolu nia kompani' ,
en kondiĉoj novaj (eble) bone vivos ni.

Refreno

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Certe Miĉjo pravis, estas li profet' .
La kondiĉoj novaj - klare - estas fia ret' .
Kaj ne plu petolas nia kompani' ,
en kondiĉoj novaj – aĉe vivas ni! :-(

Ho, kiaj ni estus feliĉaj,
se restus SEJMaj kondiĉoj!
novaj_kondicxoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)