Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxletero_3

Novaĵletero 3

Saluton karaj geamikoj!

Libera esperanta kantaro-vikio iĝis 1000-kanta!

Dum lastaj tagoj kvanto da kantotekstoj, haveblaj en kantaro-vikio superis 1000. Tio estas rezulto de internacia kelkjara kunlaboro, kiun faradas esperantistoj tutmonde.

Dank'al vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri muziko diversmaniere. Ajna kunlaboranto povas meti novan kantotekston, alia korekti erarojn, plua aldoni gravan informon, ktp. Paŝ'al'paŝe la kantaro kreskas kaj iĝas vera helpilo por muzikemuloj.

Ĝin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj en esperanto. La kantaro estas fonto de kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de e-kursoj. Fanoj trovas en ĝi kompletajn albumojn de ŝatataj muzikbandoj kaj videojn de kantoj. Aŭtoroj kaj tradukantoj uzas ĝin por publikigi siajn verkaĵojn.

En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj, tradukitaj de nacilingvoj, movadaj, por ĥora plenumado, infanaj, rokaj, popaj kaj aliaj.

En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere: laŭ kategorio, nomo aŭ per frazo entekste. Kantoj estas aranĝataj laŭ albumoj kaj albumoj eniras diskografiojn de koncerna aŭtoro aŭ muzikbando. Por korekta plenumado vi trovos muzikfoliojn, akordojn por gitarludado. Ankaŭ vi povas sekvi kantotekston kaj spekti videon aŭ uzi karaokeon.

Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je tiu cifero - 1000, kaj invitas ĉiujn, kiuj ĝis nun ne vizitis la kantaron fari tion, trovi ŝatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi impresojn en gastlibro.

Funkciadon de kantaro-vikio subtenas Edukado@Interreto (E@I), kiu dum jaroj gastigas ĝin en sia servilo, dankon!

Adreso de kantaro-vikio: http://ikso.net/kantaro

novajxletero_3.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)