Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novembro_72a

Novembro 72a

dediĉita al ĉiuj kamaradoj vivantaj en landoj kies regantoj uzas soldatojn kaj ne argumentojn por silentigi opoziciantojn. tion faris, interalie post la okazintaĵoj en aŭtuno 1972a, la frankismaj regantoj.

Teksto

ĉu kamarad'
pri noktobruo vi timas
pri sonorila sku'
pri malfermoknar' mi timas
jes kamarad'

ĉu kamarad'
pri ĝem' en silent' vi timas
pri sufokanta fer'
pri raci-singult' mi timas
jes kamarad'

ĉevaloj sur la brust'
de vunda korpo gust'
memoru pri pasint'
kiam lernis la okul'
elekti dum lum-fad'
pri la irota pad', la okul’

ĉu kamarad'
pri pas' de jaroj vi timas
dum serĉo pri la lum'
kiu eble vin apudas
jes kamarad'

novembro_72a.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)