Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nu_kiel_fartas_vi_amik

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Nu, kiel fartas vi amik'?

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa
Tiponova teksto

Teksto

Nu, kiel fartas vi amik'?
Nu, kiel fartas?
Ĉu ne forgesis, kiel brik'
De l' bordo startas?

Ĉu vi memoras kiel ni
Vivis libere?
En mondo regis harmoni'
En ni, espero

La tuta viv', atendis nin
Kaj tiam ŝajnis
Ke tridekjaro estas fin'
Por viva trajno

Ke estos hela horizont'
Dum multaj jaroj
Kaj ne vizitos nin bezon'
Kaj la eraroj

Ni multon havis por feliĉ'
Por nia famo
Kaj ne ekzistis superstiĉ'
Por ni, krom ano

Jes, nun aliaj estas ni
Sed malgraŭ tio
Vi amas vin, vi amas min
Kaj amos ĉiam

Nu, kiel fartas vi amik'?
Novaĵojn, kiajn?
Delonge ne ricevas mi
Leterojn viajn

Eksteraj ligoj

nu_kiel_fartas_vi_amik.1609020473.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)