Nun sendependiĝu!

TekstoBjörk, Mark BELL
MuzikoBjörk
E-tekstoRamón MORALES
KantasBjörk

Noto: Tio ĉi estas traduko de la kanto “Declare Independence”, de la islanda kantistino Björk. La kanto estis publikigita unue en la albumo Volta (2009). Unue legiĝas kantebla versio kaj poste laŭvorta traduko de la kanto.

Nun sendependiĝu!

Nun sendependiĝu
Ne lasu tion je vi (2-foje)

(murmura voĉo) JUSTEC´

Nun sendependiĝu
Ne lasu tion je vi (2-foje)

(murmura voĉo) JUSTEC´

Vian propran monunuon komencu
Faru vian propran stampon
Protektu vian lingvon

(murmura voĉo) JUSTEC´

Nun sendependiĝu
Ne lasu tion je vi (2-foje)

Faru vian flagon (4-foje)

Jen via flag´! Alten – Alten! (6-foje)

Nun sendependiĝu
Ne lasu tion je vi (2-foje)

Diablaj koloniistoj - Diablaj koloniistoj
Ignoru mastradon sur vi - Ignoru mastradon sur vi
Ĵetu la blindigilojn - Ĵetu la blindigilojn
Mensogojn krevante

Nun sendependiĝu
Ne lasu tion je vi (2-foje)

(duonkriante)

Kun via flag´ kaj trumpet´
Iru al la pint´ de via plejaltaĵo

Kaj jen via flag´! ALTEN – ALTEN
Jen via flag´! ALTEN – ALTEN (5-foje)

(kriante)

Nun sendependiĝu
Ne lasu tion je vi (2-foje)

Jen via flag´!

Deklaru vian sendependecon!

(Laŭvorta traduko nekantebla)

Deklaru vian sendependecon
Ne permesu ilin fari tion al vi (2-foje)

(murmura voĉo) JUSTECO

Deklaru vian sendependecon
Ne permesu ilin fari tion al vi (2-foje)

(murmura voĉo) JUSTECO

Komencu vian propran monunuon
Faru vian propran stampon
Protektu vian lingvon

(murmura voĉo) JUSTECO

Deklaru vian sendependecon
Ne permesu ilin fari tion al vi (2-foje)

Faru vian propran flagon (4-foje)
Levu vian flagon - Pli supren – pli supren (6-foje)

Deklaru vian sendependecon
Ne permesu ilin fari tion al vi (2-foje)

Diablaj koloniistoj - Diablaj koloniistoj
Ignoru ilian mastradon sur vi - Ignoru ilian mastradon sur vi
Ĵetu ĉiujn iliajn blindigilojn - Ĵetu ĉiujn iliajn blindigilojn
Malfermu iliajn okulojn

Deklaru vian sendependecon
Ne permesu ilin fari tion al vi (2-foje)

(duonkriante)

Kun flago kaj trumpeto
Iru al la pinto de via plejalta monto!

Kaj levu vian flagon! PLI SUPREN – PLI SUPREN (6-foje)

(kriante)

Deklaru vian sendependecon
Ne permesu ilin fari tion al vi (2-foje)

Levu vian flagon!

Ligiloj

QR-Kodo
QR-Kodo Nun sendependiĝu! (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net