Nur pri vi

TekstoWillem GIJSSELS
MuzikoEm. HULLERBROECK
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Nenia vento dum vesper’
Murmuras dolĉe pli,
Ol koro mia sur la ter’,
Pensanta nun pri vi.
Se regus ĝi sur bela flor’,
Ĝi restus iluzi’;
Ĉar pensas mi en ĉiu hor’
Pri vi, kaj nur pri vi!

Allogas min nenia stel’
Sur la ĉiela mar’,
Ĉar pli radias en malhel’
Ja via okulpar’.
Mi nin rigardu: mira kor’
Heliĝas ĉiam pli
Ĉar pensas mi en ĉiu hor’
Pri vi, kaj nur pri vi’!

Sonorilet’ en malproksim’
Aŭdiĝas sur la land’
Arion, kiun el l’anim
Forpelas via kant’.
Se ĝi rakontus pri trezor’,
Nun ne disigus ĝi,
Ĉar pensas mi en ĉiu hor’
Pri vi, kaj nur pri vi’!

QR-Kodo
QR-Kodo Nur pri vi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net