Nur vin mi amos

Teksto

Perditas mi, jam sen reven'.
En la vejnoj la kobra venen'.
Min savi mi volas, sed 'stos nur ruin'.
Mi ja amos, mi amos nur vin!

Nur vin mi amos, mia trezor'!
Nur vin mi amos ĝis vesperhor'!

Adorata mia krimulin',
talentas vi detrui min.
Por defendo mia mankas util',
viaj manetoj 'stas tenera armil'.

Rekantaĵo:

Nur vin mi amos, mia trezor'!
Nur vin mi amos, bela horor'!
Nur vin mi amos kun pli da kor'!
Nur vin mi amos ĝis mortangor' — ĝis mortangor'!

La ĵaluzo por mi 'stas nokaŭt'.
Kuntuŝiĝu nune nia haŭt'!
Por rivalo 'stos murdplenum'.
La kaco baŭmos ĉe mia pendum'.

Rekantaĵo

QR-Kodo
QR-Kodo Nur vin mi amos (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net