Uzantaj iloj

Retejaj iloj


o_skeldo

O’ Skeldo

TekstoTheodoor SEVENS
MuzikoK. NESTDAGH
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Tra la Nederlandoj,
El profunda, vasta mar’
Fluas Skeld’ belega
Vivon donas dum la jar’:
Do kantu ni: o Skeldo
Vi estas krom landa trezor’,
Nia glor’!

Tra la Nederlandoj,
Kie sonis batalkri’,
Fluas Skeld’ libera;
Sangon multan kostis ĝi,
Sed kantu ni: o Skeldo,
Vi estas krom landa trezor’,
Nia glor’!

Tra la Nederlandoj,
Ĝojkantante en liber’.
Fluu Skeld’ karega,
For de ĉia fremddanĝer’!
Do kantu ni: o Skeldo,
Vi estas krom landa trezor’,
Nia glor’!

o_skeldo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)