Oksikoko

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

1980

Teksto

Ree nin post someraj vantoj
trankviligas la trist’ aŭtuna,
ree en oksikokaj vangoj
respegulas sin oro suna.
Estis multaj ideoj belaj
dum tendara diskut’ aŭdaca,
kaj la lando de verdaj steloj
nun solviĝis en vivo paca.

En la mond’ akurata
ĉiu havas la lokon:
seĝon la advokato,
tekon la diplomato,
amon – ĉiu amato,
havas mi oksikokon!

Revoj, revoj, vi – sapvezikoj,
kreve krakas en vivo kruda… Ofte inter la kapoj brikaj
cedas ni al la ver’ apuda.
Tiu fuĝis disreviĝinta,
tiu mortis pro koratako,
tiu ion atingis pro la
ĉiopova “haroza brako”.

Ne al pompa jubeo
preĝas povra ermito.
Jes, ni strebas al kreo,
sed la vica ideo
vane staras kun veo
antaŭ pordo fermita.

Mi en marĉoj trankvilon serĉas,
oksikoko – la amo mia,
post senvenkaj bataloj, certe,
savas min ĝia sorĉ’ magia.
Se dum la rikoltado ŝvita
mi alvokon aŭ mokon aŭdas, –
tenas min la afer’ profita, –
ne kverelas mi, ne aplaŭdas.

Vi komprenu, amiko,
mi ja aŭdas la vokon, –
sed afero komplika –
opinio publika,
kaj mi estas laika, –
havas mi oksikokon.

QR-Kodo
QR-Kodo Oksikoko (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net