Uzantaj iloj

Retejaj iloj


okul-parolo

Okul-parolo

MuzikoPaul Lincke
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Ĉu vi min amas, de la vento mi
Deziris, ke respondon donu ĝi.
Sen iu diro ĝi rapidis for,
En duboj restis la sopira kor'.
La sun', la nuboj kaj la mara ond',
Min lasis ankaŭ ili sen respond'.
Sed rigardante la okulojn du
Mi nun vin mem demandis plu:

Ĉu vi min amas
kaj ami volas
Min tuta-kore kaj sen ĉes'?
Kion la buŝo ne jam parolas,
Ĝin diras via okula jes.

Ĉu vi min amas, nek de l’ venta spir'
Al mi necesas la responda dir',
Nek de la suno nek de la nubar',
Nek de l’ murmura voĉo de la mar'.
Finiĝis duboj kaj demandoj mil,
Ĉar legas mi en la ĉiela bril'
De tiuj ĉi okulo-steloj du,
Demandi ne necesas plu.

Kion la buŝo
ne jam parolas,
Ĝin diras via okul-kares'.
Do ni nin amas kaj ami volas
Nin tuta-kore kaj sen ĉes'.
okul-parolo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)