Ole Lukoje

Aŭtoras Konstantin FROLOV, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Ĉe najbaro mia en mallum'
Nur kandelo brulas ofte, dum
Iu ploras tie, ankaŭ nun
Sole, malĝoje.

Eble pro ofendo aŭ malsan'
Sentas tie sola sin infan'.
Ĉu foriris al alia land'
Ole Lukoje?

Kiu estas kulpa pri malbon',
Ke mizera iĝis mia dom?
Ja sen koloraj sonĝoj, sen kanzon'
Ne eblas ĝojo.

Mi demandis - mutas la silent',
Nur digelas lum' en firmament'.
Tie flugas en kabriolet'
Ole Lukoje.

Ĉe najbaro mia en mallum'
Nur kandelo brulas ofte, dum
Iu ploras tie, ankaŭ nun,
Sole, malĝoje.

Ankaŭ min obsedas atoni'.
Povas esti, tie ploras mi.
La animo tristas nun pri vi,
Ole Lukoje.

Dormu, bebo, tristo lasos vin,
La amiko venos, kredu min,
Kaj tenere tuŝos - dormos vi
Ĝoje ci-foje.

Post la vintro, kun printempa bel'
Li aperos stele de ĉiel',
Vi rekonos tuj laŭ la ombrel'
Ole Lukoje.

  • ole_lukoje.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)