Uzantaj iloj

Retejaj iloj


omagxe_al_marie_schroder

Omaĝe al Marie Schröder

MuzikoKim J. Hendriksen
Esperanta tekstoKim J. Hendriksen
Esperanta plenumoMartin Wiese

La kanto verkiĝis omaĝe al Marie Schröder, kiu iniciatis la unuan Esperanto-klubon en Kopenhago kaj krome fondis la danan landan E-asocion.

Teksto

Sur vand' en klubej'
pendas malnova fot'
belulin '
mistika vizaĝ'
mi tre ŝatus koni vin

Refreno:

Marie
estis via nom'
Marie
sed tro juna vi iris for
Marie
falis vi de svisa rok'
sed vi ĉiam estos en mia memor'

Kaj nun mi
anas en via klub'
kaj mi vidas vian foton
jes kaj mi
admiras vin
kia junulina fortec'

Refreno

Marie
estis via nom'
Marie
sed tro juna vi iris for
Marie
falis vi de svisa rok'
sed skribis amikoj sur via tomba ŝton'

Dankon pro via laboro
por alta, kara celo
mem vi restos en memoro
de anoj de la verda stelo
(x2)

Eksteraj ligoj

omagxe_al_marie_schroder.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)