Ondo
Teksto Muziko | Tom Jobim |
---|---|
E-teksto | Flávio Fonseca |
Teksto
Rakontos mi
Okulojn ne vidigas plu
la aferojn kiuj mi nur komprenas mia kor'
ĉar fundamentas ja nur la am'
tute ne eblas feliĉiĝi sole.
Ceteras mar'
Ne ĉio rakonteblas plu
belegajn sentojn havas mi
kaj donas for'
ĉar fundamentas ja nur la am'
tute ne eblas feliĉiĝi sole.
Je l'unua foj' mi vidis nin
Due l'eternec' etendis sin
Kaj nur lernis mi
Pri l'ondo leviĝinta plu
Kaj pri la steloj, kiujn ne kalkulis ni.
Ĉar amo iĝas bela surpriz'
kaj dume nokte ĉirkaŭvolvas briz'.
- ondo.txt
- Lastaj ŝanĝoj: 21.08.2018 08:40
- de marion
Diskuto