Uzantaj iloj

Retejaj iloj


onklino_el_maroko

Onklino El Maroko

Laŭ la garmana kanto: “Von den blauen Bergen kommen wir”
Estas pli amuza, se oni faras strangajn movojn aŭ gestojn.

Vidu similajn kantojn: Ju-pi-ja

Teksto

La onklino el Maroko venos ŝi - hip-hop.
La onklino el Maroko venos ŝi - hip-hop.
La onklino el Maroko, la onklino el Maroko,
la onklino el Maroko venos ŝi - hip-hop.

Refreno:

Kantu> Jaja Jipi Jipi Je - hip-hop.
Kantu> Jaja Jipi Jipi Je - hip-hop.
Kantu> Jaja Jipi Jipi Jaja Jipi Jipi
Jaja Jipi Jipi Je - hip-hop.

Kaj ŝi rajdos sur kamelo venos ŝi - hopel-hopel.

Refreno

Kaj ŝi pafos per pistoloj venos ŝi - pif-paf…

Refreno

Kantu: Jaja Jipi Jipi Je - hip-hop, hopel-hopel, pif-paf…

Refreno

Kaj eksonos sonoriloj venos ŝi - bim-bam…

Refreno

Kaj ni kantos kanoneton venos ŝi - la-la…

Refreno

Kaj ni buĉos la porketon venos ŝi - ritŝ-ratŝ…

Refreno

Ĵus alvenis nur letero, sed ne ŝi - oooooo…

Refreno
onklino_el_maroko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)