Uzantaj iloj

Retejaj iloj


optimismo

Optimismo

Muzikomelodio de fragmento el la opero “Orfeus i Underverdenen“
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

La mondon regas despotismo,
obeas tuta la homar',
la globo kuras al abismo
pro kolektiva la erar'.
Ĉu ankaŭ cede ni partoprenu
en de l’ kulturo agoni'?
aŭ eble penojn de l’ kor’ subtenu
ni en la mensa terapi'? —
Ni faru cerban gimnastikon,
kaj ne la propran umbilikon
hej-o, hej-a! rigardadu ni!

Malgraŭ la monda pesimismo
ankoraŭ vivas la esper'!
Malgraŭ spiritfatala skismo
la vico venos al la ver'!
Ankoraŭ sonas evangelio,
la lumo brilas en malhel',
ankoraŭ vivas la simpatio,
malantaŭ nuboj brilas stel'!
Nur de l’ malbono la radiko,
sed ne la propra umbiliko —
hej-o, hej-a! estu via cel'!

optimismo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)