Uzantaj iloj

Retejaj iloj


organizanto

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

organizanto [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Organizanto ======
  
 +^Muziko|Don FELDER, Don HENLEY, Glenn FREY|
 +^Esperanta teksto|[[rocxjo|Rogier HUURMAN]]|
 +^Tipo|nova teksto|
 +^Originala titolo| Hotel California |
 +^Originala plenumo|Eagles|
 +
 +Organizanto estas originale verkita por la muzikalo [[june_kaj_kune]],​ de IJK-ĉeforganizanto Roĉjo, kaj ĝin kantis la rolula ĉeforganizanto '​Simon'​.
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Dum membrokunveno,​ antaŭ tri jaroj jam,
 +Ni decidis inviti, kaj kreiĝis team’
 +Devis trovi gastejon, kun ducent litoj aŭ pli
 +Verkis inviton kaj kalkulis buĝeton, kaj post ĉio ĉi…
 +Ni gastigos IJK-on, historia honor’
 +La teamo kunvenis, festis kaj planis ĝis malfrua hor’
 +Ĉar ja estas laboro, ĉiam nova deĵor’
 +Mi vekiĝis meze de la nokto kun krio el la kor’:
 +
 +Kial mi iĝis organizanto
 +De la mondkongres’
 +Junularkongres’
 +Multe por fari por organizanto
 +Sed sukcesos ni
 +Kaj aliĝos vi
 +
 +Do ni kreis retpaĝon, kun informoj en ĝi
 +Kotizoj, loĝado, busoj, trajnoj kaj pli
 +En propraj ĉemizoj, varbadis ni
 +Homoj amase aliĝis, jam tuj kvindek tri
 +Kaj ili petas informojn, pri vojaĝo aŭ pag’
 +Iuj volas inviton, iuj volas resti por plia tag’
 +Dum kiam ni aranĝas, artistojn por ĉiu vesper’
 +Ĉu neniu legas, kio estas en novaĵleter’?​
 +
 +Kial mi iĝis organizanto
 +De la mondkongres’
 +Junularkongres’
 +Ĉiam defioj por organizanto
 +Do ne mankas stres’
 +En la mondkongres’
 +
 +Ĉio preta por gastoj, post longa prepar’
 +Ĉio estas planita, la kulmino de tiu ĉi jar’
 +Ja estas surprizoj, mi rezignas je dorm’
 +Kun kafo kaj volontuloj ni sukcesas tra la ŝtorm’
 +Je la dua nokte ĉio estas en ĝusta lok’
 +Mi apenaŭ dormis kaj vekita de sekva alvok’
 +Nun ni ludos homlupon, sed mankas unu hom’
 +Mi eĉ ne hezitis, kaj kriis tra la dom’:
 +
 +Tial mi iĝis organizanto
 +De la mondkongres’
 +Junularkongres’
 +Por vi mi estas organizanto
 +Kaj mi helpos vin
 +Ĝis la lasta fin’
 +
 +{{tag>​kanto litero_o}}
organizanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)