Uzantaj iloj

Retejaj iloj


oriento

Oriento

Franca melodio, en Esperanto famiĝis per muzikkasedo de Andreo kaj Nataŝa Berce, registrita en 1979 en Latvio. Simpligita versio kun malpli da muzika aranĝo aperis en iliaj albumoj “Feliĉo” (kasedo kaj KD) en 2003 en Svedio, poste nur koruse (sen instrumente) en la KD de Rusiaj Oraj Kantoj.

Teksto

Farbis montan randon per tenera rozkolor',
Kaŝinte stelojn sorĉistin'-aŭror',
Kaj vekiĝas lante post tranokto la natur',
Sin lavas per manplenoj de lazur'.
Kombas verdajn harojn belulino - la betul',
Sin rigardante en la laga glatspegul'.
En arbar' aŭdiĝas vivoĝoja birda tril' -
Admira himno al karesa suna bril'.

Refreno:

Oriento, oriento, orient' - aŭrora mia land',
Oriento, oriento, orient' - pri vi matena kant'.

Lavas orajn ŝuojn per safira laga ond'
Mastrino de l'mirakla Kupra mont'.
Tintas milde ŝia malaĥit-smeralda rob',
Radie brilas diamanta kron'.
Kaj Danilo-majstro kreas floron el ruben',
Ligita firme per mastrina amkaten'.
Vane lin atendas juna Katja-fianĉin',
Inside ŝtelis lian koron la mastrin'.

Refreno:

Oriento, oriento, orient' - fabela mia land',
Oriento, oriento, orient' - pri vi tenera kant'.

Flustras en krepusko ekdormanta pina kron',
Karesas koron la gitara son',
En ravino rojo lirlas el vivkrea font',
Ĉe fajr' amikoj revas pri estont'.
En mallumo nokta ĝoje brulas arda flam',
En ĉies koroj same flagras juna am'.
Strebas supreniĝi la fajrer' al fora stel',
Kaj la animojn logas same sora cel'.

Refreno:

Esperanto, Esperanto, Esperant' - amata mia land',
Esperanto, Esperanto, Esperant' - pri vi admira kant'.

Eksteraj ligoj

oriento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)