Enhavtabelo

Paciencu

Teksto Francisco GORRINDO
Muziko Juan D'ARIENZO

Teksto

Vespere denove mi povis vin vidi,
vespere denove mi estis kun vi,
pro kio, vi diru, se malgraŭ bonvolo
ni estis fremduloj: forpasis pasint'… Ne estas vi sama nek estas mi sama,
post longa sufero nin ŝanĝis la viv';
finfine pli bone por ni tiu vero:
ne povas l’ estinto reveni al ni.

Pacjencu… (!)
jen tia la viv'.
Ni volis kuniĝi nur pro egoismo
kaj ĝi inter ambaŭ estigis abismon,
ne ŝajnigu ni!
Pacjencu…
jen tia la viv'.
Neniu nun kulpas se kulpo ekzistas
pro tio okazis disira manpremo
sen nenia tim'.

Nu, faru ni kvazaŭ okazis mensogo,
ke estis nur sonĝo ĉi tiu revid'
kaj tiel, almenaŭ, nin ambaŭ konsolos
tiu daŭra kredo: ne ŝanĝis la viv'.
Mi havas portreton de ni dudekjaraj,
ho, tiam vi estis por mi ora sun'!
Ŝatas mi vin ĉiam vidi kiel tiam
sed mi vin ne vidas, mi sonĝas, ne plu…!

Pacjencu…
jen tia la viv'.
Neniu nun kulpas se kulpo ekzistas
pro tio okazis disira manpremo
sen nenia tim'.

Teksto 2

Origina teksto:

Paciencia

Anoche, de nuevo te vieron mis ojos;
anoche, de nuevo te tuve a mi lao.
¡Pa qué te habré visto si, después de todo,
fuimos dos extranos mirando el pasao!
Ni vos sos la misma, ni yo soy el mismo.. .
¡Los anos! … ¡La vida!… ¡Quién sabe lo qué!… De una vez por todas mejor la franqueza:
yo y vos no podemos volver al ayer.

Paciencia… La vida es así.
Quisimos juntarnos por puro egoísmo
y el mismo egoísmo nos muestra distintos.
¿Para qué fingir?
Paciencia… La vida es así.
Ninguno es culpable, si es que hay una culpa.
Por eso, la mano que te di en silencio
no tembló al partir.

Haremos de cuenta que todo fue un sueno,
que fue una mentira habernos buscao;
así, buenamente, nos queda el consuelo
de seguir creyendo que no hemos cambiao.
Yo tengo un retrato de aquellos veinte anos
cuando eras del barrio el sol familiar.
Quiero verte siempre linda como entonces:
lo que pasó anoche fue un sueno no más.

QR-Kodo
QR-Kodo Paciencu (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net