Packanto

Muzikomelodio de: Wakk're jongens Hollands trots
Esperanta tekstoJ. V. SCHEEPEN
Tipotraduko

Plu neniam en milit'
Donos ni la tuthavaĵon
Por defendi posedaĵon
De riĉuloj, sen profit'.
Deziregas nia kor':
Militado restu for.

Regu ĉiam inter ni
Por la ben' de la homaro
Ĉe la tuta popolaro
Amikeca harmoni'.
For la genta batalad'
Ne plu estu militad'.

Se vi ensalutus, vi povus komenti.
  • packanto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)