Paco... kaj milit'

Teksto

Eksilentis ĉiuj, viro kaj virin':
Aŭdeblis por ili dum frua maten'
En la tuta urbo alarm' de siren'.

De l'aero venis granda murdmaŝin',
Bomboj ekfalis sur kapo de hom',
Fariĝis nur pecoj trafita nun dom'.

Antaŭ kelkaj horoj
Alvenis ordono de la general':
Ataku la urbon, malgravas kial'…

En sekreta ĉambro
Ridetis ministroj al la prezident':
Brindoj al ĉiu por la propra gent'!
Samtempe la salvoj miksiĝis kun kri'.
Kreiĝis en urbo murdistsinfoni'.
De l'ĉielo la fajro trafis ĝin nun:
Eĉ kuŝis en ombro la sun'.

Venu fino nun de la milit'!
Venu fino nun de ĉi tiu rit'!
Ĉirkaŭe mi vidas en nomo de Di'
La teron por ĉiu de ni
Malsekan de sango de la amikar'
Ĉu venas fino nun?

Post la fulmatako:
Patrinon alvokas ploranta infan',
Surstrate ŝutitaj brako kaj man'…

En la tuta urbo
De domoj kaj parkoj, placoj kaj palac',
Nur restas ruinoj por tempo de pac'.

Pro dek da minutoj nun jaron post jar'
Suferos nun ĉiuj de la loĝantar'.

Junaj kripluloj viktimoj de l'atak'
Ĝin pagis per krur' kaj brak'.

Ĉu nun venas fin' de milit'?

Poŝtelefone

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Paco... kaj milit' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro
E@IMuzaiko