Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pacon_de_dio



Pacon de Dio

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasLa Perdita Generacio

Teksto

Ĉu rajtas mi puni la genajbarojn de iu kiu mokis kun la kuzo de mi
Ĉu bone se mi antaŭrebatos se ŝatus mi montri la pacon de Dio
Ĉu rajtas mi detrui la domon de homo kies fipopolo ne plaĉas al mi
Ĉu bone se mi daŭe malamos pro peko de Adamo ĉe l' nomo de Dio
Ĉu mi min sentos sekura per esti terura
Ĉu mi trovos sekuron el la plej granda muro

Refreno:

Ĉu estas revenĉo mortigi dekope de tiuj kiuj eĉ ne aŭdis pri ni
Ĉu povas militaviadiloj mil esti la iloj plej taŭga por Dio
Ĉu mi min sentos sekura per esti terura
Ĉu mi trovos sekuron el la plej granda muro

Dum kiom da jaroj kulpindas historio
Nek de kiam fripono ekiĝus viktim'
Ĉu bone se mi antaŭrebatos se ŝatus mi montri la pacon de dio

pacon_de_dio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)