Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pacxja_koro

Paĉja koro

MuzikoPaul Burkhard
Origina titoloOh, my Papa!
MIDIpacxja_koro.mid

Teksto

La patron mi en sonĝo vidas ofte nun,
ja estas li ĉarmega kiel sun'.
Neniu pli ol paĉjo komprenadis min,
de li konsil' estiĝis leĝ’ por mi.
Iam patret' min tenis sur genu'
kun ĝoj' kaj ridet' li ŝanĝis
miajn larmojn. Ho, paĉja kor'.
Ĝi min ĝojigis en ĉagren',
ĝia valor' al mi montriĝis jen.
La patron mi profunde kaŝas nun en memor',
ofte pri li alvenas rememor'.

Ho, paĉja kor', ho, paĉja kor', ho paĉja kor'.

pacxja_koro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)