Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pado_al_arkadio

Pado al Arkadio

Noto: Tio ĉi estas traduko de la kanto “Path To Arcady”, de la muzikbando Therion. La kanto aperas en la dua KD de la duobla albumo “Gothic Kabbalah” (2007). Unue legiĝas versio kantebla kaj poste laŭvorta traduko de la kanto.

Pado al Arkadio

[soprane]
Jen via nomo venas al kapo mia
Kaj memorigas min pri l´ vers´ Orfea

[tenore]
Sekvu smeraldon tiun eternan ĉi
Tretu la padon Toran ree al Arkadi´

[soprane]
Jen mi memoras fine la tempon tiam
Kiam alĥemiist´ serĉis revojn siajn

[tenore]
Jen vi memoras tempon kaj nomon tiajn
Pri Arkadiaj lumoj ĉiame senfinaj

Pado al Arkadio

(Laŭvorta traduko nekantebla)

[soprane]
Kiam mi memoras vian nomon, tiam mi memoras la tempon
Je kiam Hermeso kaj Orfeo skribis la versojn

[tenore]
Sekvu la emeraldon de la eterneco
Sekvu la padon de Toro kaj la padon al Arkadio

[soprane]
Kiam mi memoras vian nomon, tiam mi memoras la tempon
Je kiam la filozofiistoj estis penantaj por sublimi

[tenore]
Se vi memoras la nomon, vi memoras la tempon
De la ĉiama kaj de la eterna lumo

Ligiloj

pado_al_arkadio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)