Uzantaj iloj

Retejaj iloj


padoj-vojetoj

Padoj-vojetoj

Muzikorusa popolkanto
E-tekstoS. Izmajlov
MIDIpadoj_vojetoj.mid

Teksto

Tute herbiĝis padoj-vojetoj,
kie promenis karaj piedoj.
Ili kovriĝis per muska mato;
niaj vojetoj, mia amato.

Ni adiaŭis kaj nin karesis,
Amon eternan ambaŭ promesis.
Senpacience mi lin atendas,
Kaj mia koro ploras kaj plendas.

Birdoj ĉielaj, vi en kantado
Diru la veron pri la amato:
Ĉu mi restadas en koro lia,
Aŭ en ĝi nestas iu alia?

padoj-vojetoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)