Padoj-vojetoj

Muzikorusa popolkanto
E-tekstoS. Izmajlov
MIDIpadoj-vojetoj.mid

Teksto

Tute herbiĝis padoj vojetoj,
kie promenis karaj piedoj.
Ili kovriĝis per muska mato;
niaj vojetoj, mia amato.

Ni adiaŭis kaj nin karesis,
Amon eternan ambaŭ promesis.
Senpacience mi lin atendas,
Kaj mia koro ploras kaj plendas.

Birdoj ĉielaj, vi en kantado
Diru la veron pri la amato:
Ĉu mi restadas en koro lia,
Aŭ en ĝi nestos iu alia?

QR-Kodo
QR-Kodo Padoj-vojetoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net