Papago

Aŭtoras Ĵomart kaj Nataŝa Remikso aperas en la disko “Sendependa” de Roĝer BORĜES

Teksto

Mi konas unu homon
Nomiĝas li Papago
Li multe ŝatas dogmojn
Sed aspektas kiel aglo

Se iu lin demandos
Ne gravas eĉ pri kio
Do multe vi ekaûdos
Sed pri io ajn alia.

Ne provu diri kontraû
Komprenos li apenaû
Li nur por vi demonstros
Al homoj apartenon
Sed li papago estas
En lia kap malforta
Kiel en poŝta kesto
Nur vortoj.

Eĉ unu propran penson
Li diri ne kapablas
Nur frazojn, nur sentencojn
Kaj multajn saĝajn fablojn
Kaj kiam iu provas
Paroli ege multe
Mi nepre rememoras
Pri mia konatulo…

QR-Kodo
QR-Kodo Papago (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net