Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pardon

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Pardon'

MuzikoAndrás Bágya
TekstoGyörgy G. Dénes
Origina titoloPardon

Teksto

Pardon', pardon', pardonu min sinjor',
mi brilas, mi brulas, mi flamas en la kor'
kaj se vi diktas kaj signas,
mi pensas nur pri bon',
pardon'.

Jup' mia estas el terilen'
ĉiun envi' kaptas kaj sven'.
Kaj mia bluz': jen nova, freŝa mod',
sed restas li en morna mut'.
Parolos li, se flirte en bikini'
en lian ĉambron ŝtele iros mi.
Pardon', pardon', pardonu min sinjor'…

Surtable kuŝas nun paperamas'
aktaro kaj kontor-fatras'.
Kaj en ĝi svarmas vortoj, “nur notet'”,
ĝi estas por mi sole ted'.
Nu hipp, nu hopp, jam flugas la paperar'
skribita de la ĉefa registrar'.
Pardon', pardon', pardonu min sinjor'…

Preparas kafon mi: nektar' de Di'
ĝi estas forta de l' pasi'.
Kaj la sinjor' diras: ho, mia,
evitos min dormern' ĉia.
Nu, bone, do, mi cedos nun pro la rav'
kaj dormigilon donos per la kaf'.
Pardon', pardon', pardonu min sinjor'…

Silenta tajpistin' estas trezor'
vi kredu al mi, diras la sinjor'.
Nu orde, do, sen vorto sidos mi,
sed tamen fiŝe ja ne mutos mi.
Kaj la sinjor', strangos lia mien'
se alparolos mi dum ĉefkunven':
Du, du, du, dubi…
Nur tiom mi volis diri.

pardon.1291423210.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)