Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasanta_pasio

Pasanta Pasio

Kantas Kore

Teksto

La ŝminko distingos vin
Malplaĉas nokt-rutin'
Trivita ago, kontanta pago, fridas ĉi imago

Senmove frostas vi
Detruas la medi'
Tima bezono, de aĉa mono, sen glora krono

Sub pelta vest-abundo
Kaŝiĝas via vundo
Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo

Dum nokto forvagis vi
De via famili'
Ŝajniga foto, tro dolĉa noto, mesaĝo el la koto

Refreno:

Sinjoro, estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for - pasanta pasio

Linĉita amo
Ploriga dramo - pasanta pasio
Kruela nokto
Fragila knabino - pasi', pasi'
Vi volas for de tie ĉi - pasanta pasio
Sed vi nur suferos pli

Da sentoj restas nul'
Dum tiu ago de la ĝu'
Sen parolo, pri naŭza sento, pasanta pasio

Refreno

Eksteraj ligoj

pasanta_pasio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)