Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasero

Pasero

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Memore de Lena L.

Teksto

Vi estas fore de mi
Vi malproksimas de mi
Nur via ombro, nur silueto
Kaj jen fermiĝis pord'.

Kaj via voĉ' varma voĉ'
Sonas en granda korus'
Mi povas aŭdi
kaj mi aŭskultas vin
Proksime sonas vi.

Refreno:

Vi flugas flugas al sun'
Mi sekvas vin per rigard'
Birdeto en la ĉiel'
Vi baldaŭ malaperos.

Nur punkto en la aer'
Ankoraŭ vidas mi vin
Fidela, brava birdet'
Adiaŭ…

Vi kvazaŭ eta paser'
Kiu sidas sur mia man'
Subite flugis for
Kaj restis sola mi
Nur varmo en manplat'

Adiaŭ mia amik'
Ne estas longa disiĝ'
Nur por momento,
Por kurta tempo
Kaj ni revidos…

Refreno:

Vi flugas flugas al sun'
Mi sekvas vin per rigard'
Birdeto en la ĉiel'
Vi baldaŭ malaperos.

Nur punkto en la aer'
Ankoraŭ vidas mi vin
Fidela, brava birdet'
Adiaŭ…
pasero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)