Pasio en Katen'

Teksto

Vinilkosmo

•>eôbo<• karaokeo

ŝi tiam ŝajnis kara al li
tamen jam ne eblis plu
kaj finiĝis la sento
foriris la tempo
junul' en kaĝ'

li ĉiam restis veka al ŝi
tamen ŝi ne volis plu
kaj forvelkis la emo
pasi' en kateno
kia domaĝ'

al lia kor' kruelas nun la pent'
sufere pro ĉi sent'
ĉu indis tia pen'
por pasio en katen'

mia
ŝia
nia
novel'
televid'
fantazi'
ĉu reala?
emocia?

alrigardo
ampetardo
malsingardo
ardo
altaro
amaro
adoro
angoro

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Pasio en Katen&#039; (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net